SoftDos senpagaj utilaj iletoj


La sekvajn ilojn eblas uzi per la grafika uzilo SoftDos aŭ en MS-DOS fenestro (Ek->Programoj->MS-DOS)

cxapelitaj literoj, literoj, litertipoj, densigi, maldensigi, iloj, iletoj

SoftKonvert

Konvertilo por Esperanto-literoj inter diversaj formatoj.


 
 

Formatoj uzeblaj kun SoftKonvert:

eox     cx    ikso-metodo
eoh     ch    h-metodo
eolat3  æ     Lat3 (853)  (Lat3 Arial, Publika, System853, *SudEuro)
eou     ĉ    unikodo UTF-8 (Lucida Sans Unicode)
eor     c`    returnita apostrofo
eofel   â     por malnovaj litertipoj de fel egalaxy, efutura ktp...
eoa     ^c    antaŭa apostrofo
eop     c^    posta apostrofo
eoi     c'u'  "itala" apostrofa metodo
eoaa    'c'u  antaŭa apostrofa metodo
eopp    c}u{  pinta parentezo
eov     c>u<  pligranda kaj plieta signoj (ne bone funkcias por .html dokumentoj)
eos     c*u*  stelo
eoc     c°u°  cirkleto
eoq     xy    stranga formato. Anstataŭigas la ĉapelitajn literojn
per la literoj ne uzataj en Esperanto.
eoinka  q y hh zx x w
eoslv   ...   formato uzata en slavaj landoj.
eobr    esperanta brajlo

de      germana ä  ö  ü  ß  ktp...
de0     germana ae oe ue ss ktp...

fr      franca
fr0     franca sen supersignoj

hu      hungara
hu0     hungara sen supersignoj
hubr    hungara brajlo
 
 

Konvertado de hejmpaĝoj (".html")

Eblas konverti ankaŭ ".html" dosierojn. En ".html" dosieroj inter la unuaj linioj troviĝas la sekva linio: <META HTTP-EQUIV="Content-Type" CONTENT="text/html; charset=iso-8859-1">
En la kazo de konvertado al unikodo post la konvertado oni devus ŝanĝi "ĉarset=..."  al "charset=UTF-8"
En la kazo de konvertado al lat3 post la konvertado oni devus ŝanĝi "charset=..."  al "charset=x-user-defined" (teorie al "charset=ISO-8859-3", sed pro misfunkcio de navigiloj tio ne funkcias)
La nova versio de SoftKonvert faras tion aŭtomate por vi. NOVA!
 

Konvertado de Microsoft Word dokumentoj

Eblas ankaŭ konverti Microsoft Word dokumenton (aŭ dokumenton de alia tekstoprilaborilo). Por fari tion savu ĝin en la neŭtrala ".rtf" formato kaj poste konvertu la .rtf dokumenton.
 

Rimarkoj:

SoftZip

Zip densigilo.

Ekzemploj :
softzip dosiero

softzip dosierujo
 

SoftPiz

Maldensigilo por ZIP formato.

Ekzemplo :
softpiz dosiero.zip
 

SoftSplit

Dosierodistranĉilo

Dos/Windows (sub Linux eblas uzi la ordonon "split")
Distranĉas grandajn dosierojn por ke vi povu savi ilin sur disketojn. 
 

Ekzemplo :

softsplit granda.ext
kreas la dosierojn :
granda_01.ext
granda_02.ext
...
por reglui la partojn uzu la kreintan : granda_ext.bat
 
 

SoftxDos

Konvertas tekstajn dosierojn inter la linux/unix kaj Dos formatoj.

Ekzemploj:
softxdos dosiero.txt        konvertas el linux/unix al dos
softxdos dosiero.txt x     konvertas el dos al linux/unix
 
 

Elŝutu tiujn iletojn NUN (SENPAGE)
 
 

[Hejmo]