faq, oftaj demandoj Oftaj Demandoj

Pri la programoj ĝenerale

Kiel mi ekirigu la programojn?

Duoblemuspremu sur c:\abonasoft\SoftXxxx\SoftXxxx.jar

Pli malnova metodo:
Sub Windows, en la dosierujo c:\abonasoft vi trovos simbolajn ligojn (ŝortcuts), duoblemuspremu sur ilin (Mia komputilo -> C: -> abonasoft -> unu el la bildetoj).
Tiu malnova metodo ne funkcias sub Windows NT/XP kaj aliaj ne-Windows-aj sistemoj.
 

La instalado ne funkcias aŭ la programoj ne ekiras. Aperas la erarmesaĝo "elĉerpiĝis la media memoro"

Sub Windows la plej ofta problemo estas la "Out of environment space" eraro.
En tiu kazo vi devas pligrandigi la komencan memorkvanton por la MS-DOS fenestroj.
Por fari tion, klaku per la dekstra muspremilo sur la supra maldekstra angulo de MS-DOS fenestro (Ek->Programoj->MS-DOS), elektu "parametroj" (properties), poste "memoro" ŝanĝu la komencan memorkvanton al maksimumo vidu la ekranbildojn.

Ĉu ekzistas uzohelpo por la programoj?

Jes. En la dosierujo c:\abonasoft\html troviĝas la dosieroj SoftMemorHelp.html, SoftNeuronHelp.html ktp... La helpo por la etaj programetoj troviĝas en SoftDosHelp.html.
 

Mi havas malnovan kompaktdiskon (ts) kaj ne sukcesas instali la programojn sur mian komputilon, kion fari?

Mem kopiu la dosierujon ts sub c:\. Se la programoj ne ekirigas vidu la supran paragrafon pri "elĉerpiĝis la media memoro".

Fakvortoj

dosiero: EN file, FR fiĉier, HU fájl
dosierujo: EN directory-folder, FR répertoire-dossier, HU könyvtar-mappa
Rimarko: Ni kelkfoje uzas "dokumento/dokumentujo" anstataŭ "dosiero/dosierujo" (ekzemple "Word-dokumento) .

Elŝuto

Strangaj simboloj aŭ enhavo de dosiero aperas sur mia ekrano kiam mi volas elŝuti dosieron.

Tio okazas se via navigilo malfermas la dosierojn anstataŭ konservi (savi) ilin. Klaku sur la ligojn per la dekstra muspremilo kaj elektu "konservi kiel..." ("save target as..."/"save as...").

Antaŭe la programoj estis instalitaj en c:\ts, nun en c:\abonasoft. Ĉu mi devas reelŝuti la JRE?

Ne. Ekde Februaro 2001, la programoj mem devas esti en c:\abonasoft, sed ili funkcios se la JRE troviĝas en c:\ts, en c:\abonasoft aŭ se ĝi estis instalita laŭ la nova metodo.
Se vi havas malnovan provoversion (c:\ts), elŝutu abonasoft_01.zip, abonasoft_02.zip kaj abonasoft_zip.bat el la paĝo de la elŝuto en pluraj partoj. Vi povos lasi la JRE (dosierujo jre1.2) en c:\ts aŭ movi ĝin al c:\abonasoft kaj poste forigi c:\ts.

JRE

Kiun version de la JRE mi bezonas?

La programoj plej bone funkcias per la JRE 1.2.2
Rimarko 1: Java 2 = java 1.2
Rimarko 2: la SDK 2 aŭ JDK1.2 (Java Development Kit) enhavas la JRE-n.

Ĉu la programoj funkcias per la JRE 1.1.8?

Ne.

Ĉu la programoj funkcias per la JRE 1.2.0 aŭ 1.2.1?

SoftMemor kaj SoftMuzik bone funkcias, sed kun tiuj versioj de la JRE estas problemoj ĉe la presado kaj desegnado kun SoftNeuron.

Atentigo: versioj de la JRE pli malnovaj ol 1.2.2 ne funkcias kun Pentium 4 procezilo.
 

Ĉu la programoj funkcias per la JRE 1.3?

La JRE 1.3 ankoraŭ enhavas problemojn. Ekzemple ne eblas iri al la supra dosierujo en demandofenestro por elekti dosieron.
La sona parto de SoftMuzik ne kongruas kun la JRE 1.3.
SoftMemor bone funkcias. SoftNeuron ankaŭ, krom eta ekrano refreŝiga problemo.

Kiel mi povas ekscii kiun version de la JRE mi havas?

Entajpu la ordonon "java -version" en MS-DOS aŭ "terminalan" fenestron.

Kio pri aliaj operaciumoj?

Linux

SoftNeuron kaj SoftVid estis provitaj kun sukceso sub Linux kun la JRE1.2.
SoftMemor iom paneis sed verŝajne la problemo rilatas al la JRE1.2. Verŝajne ĝi funkcias kun la JRE1.2.2
SoftMuzik ne funkcias sub Linux ĉar la sona parto ne ekzistas por tiu operaciumo.

Por maldensigi
/jre1.2.2/bin/java SoftPiz abonasoft.zip

Por ekirigi la programojn:
duoble muspremu sur SoftXxxx.jar

aŭ tajpu la sekvan ordonon en fenestro:

/jre1.2.2/bin/java -jar SoftNeuron.jar

La JRE1.2.2 por Linux troveblas sur la kompaktodisko en la dosierujo tmp.
Aŭ vi povas elŝuti ĝin el www.javasoft.com  aŭ  java.blackdown.org.

Mac

Mac OSX enhavas Java 1.2.
Ĉiuj programoj (krom SoftMuzik) funkcias sub tiu sistemo.
Por ruligi ekzemple SoftMemor:
Malfermu "terminalan" fenestron, iru en la dosierujon SoftMemor kaj tajpu java -jar SoftMemor.jar
Vi povas ankaŭ duoble muspremi sur SoftMemor.jar
 

Apple ne planas proponi Java 1.2 sub la klasika Mac OS.
 

OS/2

SoftNeuron kaj SoftMemor funkcias sub OS/2.
Le programoj povas esti ruligitaj per OS/2 ordonlinio. Ekzemple per la ordono: java -jar SoftNeuron.jar el la SoftNeuron dosierujo.
Vi povas ankaŭ krei programan objekton, kiu alvokas la supran ordonon (ekzemplo).

BeOS

Laŭdire la JRE1.2 jam ekzistas sub BeOS.
 

Solaris

Ĉiuj programoj devus funkcii sub Solaris.
 
 

SoftMemor

Kial mi ne povas entajpi la respondon?

En la nova version (2.0) eblas. En la fenestro kie vi entajpas la nomojn de la ludantojn vi povas parametri ĉu vi volas entajpi la respondon kaj ĉu la programo aŭtomate korektu ilin.

Eblas ankaŭ ludi sen entajpi la respondon ĉar la entajpo malrapidigas la ludadon. Ĉefe kiam oni ludas plurope kaj devus ŝanĝi sidlokon. Krome komo aŭ spaceto en malĝusta loko kaŭzus malbonan respondon.
Kutime oni lautvoĉe diras la respondon, menciante ortografian detalon se necese.
Fakte eblas ankaŭ skribi la respondojn sur paperon, tiel oni trejnas la muskolan memoron (por entajpi kaj por manskribi oni ne uzas la saman muskolan memoron).
 
 

Esperanto-literoj


Por la specialaj literoj de la lingvo internacia ekzistas latina-3 litertipoj (Lat3 Arial, E-arial, Publika, Caligula, System853 ktp...).
En la nova versio de la SoftMemor la litertipo "Lat3 Arial" estas aŭtomate instalita.
Se vi ne havas lat3 litertipojn, vi povas trovi ilin sur la KD en la dosierujo tmp/etxt/eo/litertipoj aŭ vi povas elŝuti ilin ĉi tie.
 

En SoftMemor kvankvam mi uzas esperantan litertipon por demandaro en lat3 formato, la ĉapelitaj literoj malbone aspektas?

Plej bone funkcias la litertipo "Lat3 Arial".
En la antaŭaj versioj de la programo estis problemoj sur kelkaj ne okcidenteŭropaj komputiloj. Ekde la version 2.1 tio solviĝis.
Aliaj litertipoj kiel "E Arial" aŭ "*SudEuro" ofte fuŝas francajn aŭ hungarajn literojn.

Kiel instali tiujn litertipojn?

En la nova versio de la programoj la litertipo "Lat3 Arial" automate instaliĝos.

Por instali la litertipojn kies nomo finiĝas per .exe simple klaku sur ilin.
Por instali la aliajn uzu Start->Settings->Control Panel
poste Fonts, File->instal new font
elektu la dosierujon sube (KD tmp/etxt/eo/litertipoj), atendu iomete, premu "select all" kaj poste OK.
 

Kiel entajpi tiujn literojn?

Unua metodo (uzebla por SoftNeuron kaj SoftMemor)

Vi povas kopii (per Ctrl+c) el la sekva tabelo kaj englui (per Ctrl+v) la sekvajn simbolojn

c^ g^ h^ j^ s^ u~
æ  ø  ¶  ¼  þ  ý     (etlitere)
Æ  Ø  ¦  ¬  Þ  Ý     (grandlitere)
 

Dua kaj rekomendita metodo: SoftKonvert (uzebla por SoftNeuron, SoftMemor, tekstoprilaborado kaj hejmpaĝoj)

SoftKonvert estas konvertilo por Esperanto-literoj inter x, h, lat3 (853), malnovaj litertipoj de fel, antaŭa ^  , posta ^, posta ', renversita apostrofo ` kaj unikodo metodoj. (cx, c`, æ, â, ^c, c^, c',ĉ, ĉ)

Ĝi estas alvokebla tra la iletaro SoftDos (vidu helpon)

Aŭ en DOS-fenestro:

  • Malfermu DOS fenestron uzante Eko(Start)->Programoj->MS-DOS
  • Iru en la dosierujon kie troviĝas la prilaborinda dokumento (ekzemple c:\Miaj Dokumentoj\laboro) :

  • cd ..
    cd "Miaj Dokumentoj"
    cd laboro
  • Alvoku la SoftKonvert ekzemple :

  • softkonvert eox eolat3 dosiero.txt            por konverti de la x-metodo al Lat3

    softkonvert eop eolat3 dosiero.txt            por konverti de c^-metodo ("p" kiel posta ĉapelo) al Lat3
    Rimarko: Se nomo de dokumento enhavas spacetojn aŭ estas pli longa ol 8+3 karakteroj, uzu citilojn:
    softkonvert xlat3 "Mia dokumento kun longa nomo.mem"

    Rimarko2: en la malnovaj versioj de Softkonvert la sintakso estas: "softkonvert xlat3 dosiero.txt" anstataŭ "softkonvert eox eolat3 dosiero.txt"
     

    Microsoft Word

    La entajpado de la eo-literoj per Microsoft Word ne rilatas al la programoj de Abonasoft, sed ĉar ĝi estas ofta demando ni klarigas ĝin.
    (La klarigo hungare):

    a) Beszúrás->Szimbólum...       (insert/enkopii->Special ĉaracters/specialaj literoj)
       Normal szöveg                         (normal text/normala teksto)

    b) elektu ekzemple "c^"
       premu sur billentyûparancs...   (keyboard ŝortcut/klavara mallongilo)
       premu alt+c kaj alt+x
       Premu hozzárendel (tre grava) (add/aldonu)
       Bezáras                                      (close/fermi)

    fari la samon ekde b) por la aliaj literoj.  (eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde)

    Uzu unikodan aŭ lat3 litertipon por la paragrafo en kiu vi entajpos la literojn.

    Rimarko 1: eblas ankaŭ konverti Microsoft Word dokumentojn per SoftKonvert vidu la helpon.
     

    Kodoj de la esperantaj literoj en la Lat3 formato.

    Sub kelkaj sistemoj aŭ tekstoredaktiloj, por entajpi la literojn, unu ebleco estas premi ALT, resti sur la klavo kaj entajpi la numeron de la litero.

    C^ 198
    c^ 230
    G^ 216
    g^ 248
    J^ 172
    j^ 188
    H^ 166
    h^ 182
    S^ 222
    s^ 254
    U~ 221
    u~ 253

    Tio ne ĉiam funkcias. Kelkaj tekstoprilaboriloj jam uzas la ALT kodon por mallongigiloj por ordonoj.
     

    Mia navigilo malbone montras hejmpaĝojn en Lat3 aŭ Unikodo. Kion fari?

    Vidu ekrano-bildojn kiuj klarigas tion.
     

    Kial la programoj (por la ordonoj) kaj parto de la la hejmpaĝo uzas la h-metodon anstataŭ la x-metodo, unikodo aŭ Lat3?

    Unu el la ĉefaj celoj de la programoj estas nerekta varbado por la internacia lingvo. Tiuj kiuj uzas la programojn en aliaj lingvoj vidos, ke Esperanto ekzistas kaj estas uzata eĉ en moderna fako kiel komputiko. Se iu vidus multajn iksojn aŭ strangajn literojn kiel  "¼", " þ" aŭ  " ý" tio ne plaĉos al li.

    La dua kialo estas pli teknika. Se iu volas legi la hejmpaĝon ni ne devas devigi lin instali specialajn litertipojn por povi fari tion. Ne ĉiuj komputiloj kaj operaciumoj kapablas uzi unikodajn litertipojn.

    Sed, kiam unikodo estos vaste disvastigita (verŝajne post 2-4 jaroj) kompreneble la tuta hejmpaĝo kaj la programoj estos en Unikodo. Personoj kiuj abonas la programojn nun, senpage ricevos la unikodan version.
     
     

     Se vi ne trovis respondon al via demando ĉi tie, skribu por ke ni aldonu ĝin: abonasoft@pro.hu
     

    Plej freŝa versio de tiu paĝo: http://abonasoft.netfirms.com/oftajDemandoj.html
     

    [Hejmo]